TEJO-aktuale, numero 358, 2013-06-01

tejo aktuale
Numero 358, 2013-06-01


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


[FESTO 2013] JE LA 31A DE MAJO FINIĜAS LA 2ª ALIĜPERIODO!

Pensu rapide aliĝi kaj antaŭpagi! Lastaj matracoj en amasluksejo haveblas, kaj lastaj lokoj en amasdormejo haveblas. Malfruiĝantoj dormos en amastendo kiel en FESTO 2010! Je la 31a de majo finiĝas la 2ª aliĝperiodo! Pensu rapide antaŭpagi vian kotizon se vi volas ĝui favorajn prezojn! Jen ĉiuj manieroj por facile antaŭpagi: http://www.alesk.eu/festo2013/aligho/antaupago/

PRELEGO DE D-RO VERGARA PRI LA HIV/AIDOSA EPIDEMIO EN LA RETA KINEJO

Al la kreskanta kolekto de la Reta Kinejo de UEA aldoniĝis la prelego HIV kaj aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo, kiun d-ro José Antonio Vergara prezentis en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago en 2011. La filmita prelego daŭras 52 minutojn. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 499, 2013-05-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=499#3

[ROSKILDE FESTIVALO 2013] PLEJ LASTAJ INFORMOJ PRI ROSKILDE 2013 KAJ FACEBOOK-KROMPROGRAMETO

- Restas iom pli ol monato ĝis la festivalo. La preparoj iras bonege, inter ili la varbado: estas nun jam 77 aliĝintoj! La Esperanta teamo ricevis 20 kromajn lokojn por siaj volontuloj, do ankoraŭ eblas partopreni! La festivalo okazos inter sabato la 29-a de junio kaj lundo la 8-a de julio 2013 (eblas malplilonga restado). Legu ĉiujn gravajn informojn kaj aliĝu ĉe la retpaĝo http://www.roskilde.festoklubo.dk/

- Jen Facebook-kromprogrameto por esplori kaj malkovri muzikgrupojn, kiuj similas al viaj ŝatataj grupoj en Roskilde. Rigardu: http://apps.speakup.dk/roskilde-festival/wimp/index.php/

[RET-INFO] FREŜA REKORDO: 3000 KANTOJ EN LA LIBERA ESPERANTO-KANTARO!

Kiel rezulto de multjara agado, en la vikia kantaro troveblas jam tekstoj de 3000 Esperanto-kantoj!

Iniaciatinto, ĉefa laboranto kaj multjara motoro de la projekto estas Aleksej (Ljoŝa) Kuznecov, ka2pink ĉe gmail.com, el Rusio. Gratulojn kaj sincerajn dankojn al li!

Adreso: http://kantaro.ikso.net/

L.S. / Ret-Info

KVINPETALO ESPERANTO-CENTRO INVITAS

- Junio 11a-14a: Japanaj tagoj, kun Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu
Junio 22a-23a: Provludo kaj Koncerto de Interkant' pri Karmen', kun apartaj aliĝkondiĉoj.
Prelego-Koncerto ĉirkaŭ la opero "Karmen" de Bizet estos prezentita de la interregiona koruso "Interkant", kun franclingvaj klarigoj, muziko en Esperanto kaj dancoj. Spektaklo okazos la dimanĉon 23an de junio en la urba festosalono de Bureso. Kontakto: Manjo Clopeau, 12 rue de la Drisse, 56450 Theix, 02 97 68 98 57, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto fr
Julio 12a-18a: Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj
Dum tiu ĉi staĝo, esperanto estos pritraktita kadre de muziko, diversmaniere. Staĝgvidantoj proponos al la staĝantoj diskuttemojn rilataj al muziko. Ĉi jare, ĝenerala temo koncentriĝos ĉirkaŭ originalaj verkoj en esperanto. Originalaj verkoj en esperanto estos prilaboritaj, ne nur kantaj, sed ankaŭ instrumentaj. La staĝo finiĝos per koncerto, kie la staĝantoj prezentos la rezultojn de sia laboro antaŭ loka publiko.
Julio 22a - Julio 26a: Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos
Rafaelo estas profesia instruisto de la angla en la hispana publika eduksistemo. De antaŭ 6 jaroj li instruas Esperanton en multaj landoj. La instrumetodo apartenas al "rekta" vojo sed kun personaj trajtoj.
Julio 22a - Julio 26a: Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse
Josée Lafosse, emerita instruistino, instruas delonge Esperanton. Ŝi gvidis lingvajn kursojn kaj teatrajn laborgrupojn kadre de la Internacia Semajno en Pluezeko, kaj ankaŭ instruis (al komencantoj kaj progresantoj) en Bureso. La staĝo ebligos praktikadon de Esperanto traktante temojn el la ĉiutaga vivo pere de konversacioj, debatetoj, situacioj... Kompreneble estos kantoj, poezio, ludoj… Venu por interŝanĝi, preni kaj doni.
Aŭgusto 12a – 17a: Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo
Tiu staĝo havos du aspektojn:
- Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn;
- Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi.
Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.
KVINPETALO Esperanto-Centro
15 rue du Lavoir – FR 86410 Bouresse
+33 (0) 549 03 43 14
informoj ĉe kvinpetalo.org
http://www.kvinpetalo.org

AL INTENSA INFORMADO PRI LA REJKJAVIKA UK!

Fine de 2012 la Estraro de UEA decidis pri Komisiito pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Kelkfoje kontaktinte la komisiiton Brian Barker mi klarigis la celon de tiu ĉi tradicia informkampanjo de UEA. Ĝi konsistas en kunlaborigo de laŭeble multaj esperantistoj -- kongresontoj kaj ne – por, pere de kontaktoj kun siaj nacilingvaj amaskomunikiloj, diskonigi tiun unikan eventon, kia estas la ĉiujara rendevuo de centoj da diverslandaj esperantistoj, dum kiu ne aperas lingvaj problemoj. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 499, 2013-05-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=499#1

ORATORA KONKURSO EN REJKJAVIKO

En la 98-a UK en Rejkjaviko denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont, (moonmont ĉe pt.lu).

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

- Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj;

- Internacia Jaro de Kinuo: ĉu bonŝanco por la tutmonda ekonomio?;

- Kiun vizion por moderna Esperanto-movado?;

- Esperanto en sociaj retoj kaj en retaj tradukiloj.

Oni devos paroli pri la elektita temo libere kaj sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

Kompleta regularo ĉe: http://www.uea.org/dokumentoj/regularo_oratora_konkurso.html

[RET-INFO] ESPERANTA RETRADIO - LA ĈIUTAGA AŬD-VIDA SERVO!

"Esperanta Retradio" estas unika kaj tre interesa aŭd-vida servo, kiu ĉiutage aperigas novan 3-6 minutan son-dosieron kun aldono de ĝia skribita teksto! Tiu solvo ebligas ne nur simple ĝui la enhavon de la sondokumentoj, sed ĝi povas tre efike helpi al instruado kaj ekzercado de la lingvo: se oni ne komprenis iun fragmenton aŭ esprimon per orelo, oni povas retrovi ĝin en skriba formo per la okulo. Tre utila solvo kaj por kursanoj kaj por ekzercantoj!

"Esperantan Retradion" iniciatis aŭstra esperantisto Anton Oberndorfer, lastatempe al ĝia kompilado aliĝis helpantoj el Israelo, Brazilo kaj Pollando. La regulaj ĉiutagaj elsendoj funkcias ekde 2011, ĝis nun estas faritaj pli ol 970 sondokumentoj, do post ĉ. 1 monato ni povos gratuli la funkciigantan teamon je la 1000-a "elsendo" !!

Laŭenhave la temoj de la elsendoj estas tre variaj: inter ili troviĝas tagaj interesaĵoj, notoj pri mondaj aktualaĵoj, sciencaj novaĵoj, kaj malofte eĉ E-movadaj temoj.

Lastatempe – danke al Gian Piero Savio – la tradician son-formaton ofte kompletigas ankaŭ mallongaj kaj bonkvalitaj filmetoj, kiuj igas la retejon eĉ pli interesa!

Pro fermo de la ĝisnuna retejo ekde majo Esperanta Retradio havas novan adreson: http://esperantaretradio.blogspot.co.at

Listo de ĉiuj antaŭaj elsendoj estas trovebla ĉe: http://aldone.de/retradio

Gratulon kaj dankon pro tiu servo al Anton Oberndorfer, kaj al la kunlaborantaj teamanoj!

Szilvási László, L.S.

LA LIGARO HTTP://PER.ESOCOM.DE NUN ANKAŬ ATINGEBLA PER FACEBOOK

Pliaj tiaj ligiloj bonvenaj por la ligaro. Sendu ilin al info ĉe retejo.de aŭ proponu ilin ĉi tie: http://www.facebook.com/pages/Retejo/246117092180185

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

Blue floras la genciano, Möderbrugg, Steiermark, Aŭstrujo, 29.05. – 02.06.2013, Inge Simon, Inge.Simon ĉe esperanto.de

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

3. Internacia Junulara Lingvotendaro, NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ, HUNGARIO, 30a de junio ĝis la 7a de julio 2013, Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de julio http://www.ikue.org/kong2013/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

Invito al 46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj


Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://reto.uea.org -> Retlistoj




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero